http://tekstauxtomatoj.free.fr

tekstaŭtomatoj

eldono 4a de: 2014-11-19,
aŭtoras: ĵeromo vaŝe

komputiloj iom post iom lernis aliajn artojn, ol kalkulon. ili kapabliĝis por lingvaj taskoj, interalie por kreado de tekstoj.

programo, kiu kreas tekstojn, estas tekstogenerilo aŭ tekstaŭtomato. ĝi uzas regulojn, vortarojn, tekstomodelojn, kaj ordinare por ĉiu unuopa kreota teksto ricevas apartajn informojn.

la reguleco de la lingvo internacia igas la verkadon de tekstaŭtomatoj sufiĉe simpla.

kelkaj ekzemplaj tekstaŭtomatoj

he verdulaĉo! (alklaku por vidi)

‚he verdulaĉo‘ estas insultilo unuafoje verkita en 2007 okaze de sakro-konkurso aranĝita de ‚norvega junularo esperantista‘. ĝi pruvas, ke por insultado homa cerbo ne necesas.

specimeno:

vi, repuŝa volapugisto ebria. vi estas nenio alia ol amaso da porkoj kun longaj haroj!

ĉi tiu programo tre simplas. laŭ sia ruliĝo ĝi lotas inter variaĵoj por ĉiu el sinsekvaj frazpartoj, kaj la elektitajn variaĵojn ĝi vicigas. al la uzanto ĝi proponas elekton inter diversaj „gravecoj“ de insultado, kiuj nur igas la frazon malpli aŭ pli longa.

proza limerikilo (alklaku por vidi)

limeriko estas amuza kvinversaĵo el la angla tradicio. ĝi koncize rakontas pri homo en iu nomata loko, kiu strange sintenas, aŭ al kiu strangaĵo okazas. la programeto de ‚proza limerikilo‘ ne verkas per versoj sed konservas tiun strukturon.

specimeno:

estis laŭdire knabino en la urbo burnmuto, kiu manĝegis kikerojn kun citrono, kaj al testudoj ŝi instruis frenologion per telefono, pro tio tre ridis burnmutanoj.

por la harmonio de la teksto estas necese, ke iuj vortoj interkongruu. la loknomo en la komenco kaj en la fino de la teksto devas esti sama. la ĉefpersono depende ĉu viro aŭ ino bezonas aludon per „li“ aŭ per „ŝi“.

aŭstralia zodiako (alklaku por vidi)

inspiron por ‚aŭstralia zodiako‘ donis gazetaj horoskopoj. ĉi tiu sortodivenilo tamen devojiĝas de klasikaj skoloj, elektante astran signon inter aŭstraliaj bestoj, al ĝi aljuĝante ŝancajn datojn kaj ankaŭ sufiĉe ŝancajn konsilojn.

se la aŭguraĵo ne plaĉas al la leganto, li povas peti alian. sub la aŭguraĵo aperas la nomkarto de la sortodivenisto. se ankaŭ la divenisto ne plaĉas, la leganto povas ankaŭ lin ŝanĝi.

specimena sortodiveno:

signo: fosa ornitorinko.
datoj: de la 5a de la 1a monato ĝis la 21a de la 1a monato.

en amaferoj venas grava elekto; vi kapablos elekti la ĝustan vojon. taŭga tempo por solvi viajn spiritajn zorgojn. ene de la familio vi havos influon. se proksimulo petos vian subtenon, malakceptu. ne fidu al entrepreno ne finplanita. se kunlabor-propono venas de kunhomo, senhezite malakceptu. en societo vi brilos kaj plezure rilatos al homoj.

specimena divenisto:

majstro fulan
granda divenisto.

bonfama pro ĝusteco kaj rapideco de rezultoj, amo, kontraŭsorĉo, protekto kontraŭ demonoj, tabak- aŭ alkohol-dependo, sportoj, protekto kontraŭ danĝeroj, sekura estonteco, bonsorto en projektoj, senhariĝo ktp. nenia iluzio, oficas ĉiutage de la 10a ĝis la 20a horo.
telefonnumero: 7319033563-74442955056-08608852468288-07-57-4272.

ferianto sur la luno (alklaku por vidi)

kiu ne sentis embarason en skribado de feria bildkarto al amikoj? eĉ vidante la kuriozaĵojn de la luno oni probable ne scius, kion rakonti. ĉi tiu bildkartilo proponas modelojn ĝuste laŭ impresoj de ferianto sur la luno.

pejzaĝa ŝtono

la luno havas belajn nomojn de maroj, montoj, marĉoj kaj aliaj geografiaĵoj. krome sur ĝi urbonomoj estas volapukaj...

specimeno:

en kukukaŝol, la 1an de la kvara monato

tre kara emilia!

kia emocio! mi staras ĝuste nun antaŭ la ĉielarka golfo. kia trankvilo ĉi tie! dise sur la najbara bordo staras ruinoj de gardoturoj. en la urba aŭditorio mi aŭdis koncerton de mandolinoj. mi promenis silente ĝis impona laguno. neniu aludis al ĝia ekzisto, kaj mi rakontis al neniu. la vetero estas serena.

akceptu miajn korajn salutojn.
celnjo

la ilustraj bildoj venas precipe de paezinoj, jadoj kaj kelkaj aliaj figuraj ŝtonoj.

poetopedio (alklaku por vidi)

la poetopedio estas senfina enciklopedio de poetoj. per ĝi oni ekscias pri la vivoj kaj verkoj de tiuj strangaj homoj, kiuj faras poeziaĵojn. kial diable ili faras tion?

specimeno:

lucia musilano (1911-1937) naskiĝis kaj vivis en romino. en maturaĝaj jaroj ŝi laboris kiel parfumisto. ŝi publikigis kelkajn dekojn da poeziaĵoj manuskripte. ŝia serio ‚vana poŝtkarto‘ estis siatempe renoma. ano de la skolo ajnisma ŝi estis nur mallonge. ŝi mortis manĝante pomon.
aliaj tekstaŭtomatoj: doktoro teks